- 12-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 5-a Novjara Internacia Semajno
(NIS): Komune festi la Novan Jaron - en Saarbrücken, apud la franc-germana
landlimo. Se vi havas demandojn, volonte ni respondos. Jen la informpaĝoj,
http://www.esperantoland.org/nr
kaj http://www.esperantoland.org/nis
- 5-a PRINTEMPE: Renkontiĝi super la valo de Mozelo dum pasko en
Marienburg, dum la semajno de la 14-a ĝis la 21-a de aprilo 2014 (lundo
ĝis lundo; la 20-a de aprilo estos la paska dimanĉo). http://www.esperantoland.org/printempe
- MARO, Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo, dum la du semajnoj ĉirkaŭ
pentekosto en suda Francio, sur la duoninsulo de St. Tropez (ĉ. 31-a de
majo ĝis 14-a de junio 2014). Pliaj informoj: http://www.esperantoland.org/eo/kontakto.html
- 12-a SOMERE en Dahlem-Baasem, dusemajna, 23-a de julio ĝis 6-a de
aŭgusto 2014. Pliaj informoj: http://www.esperantoland.org/somere